Wade-Giles

Wade-Giles (angle [ˌweɪd ˈdʒaɪlz]) estas sistemo por transskribi la ĉinan lingvon per la latina alfabeto anstataŭ per la ĉinaj skribsignoj. Ĝi iam estis la ĉefa sistemo uzata de la anglalingvanoj, sed en la kontinenta Ĉinio ĝi estis tute anstataŭigita per la pinjina sistemo aprobita en 1958. En Tajvano la sistemon Wade-Giles oni ankoraŭ ofte uzas por transskribi personajn kaj lokajn nomojn.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne